Yap

Pri la aliaj signifoj de YAP rigardu en YAP.
Flago de Yap
Flago de Yap

Yap (ankaŭ konata kiel Wa'ab loke) estas subŝtato de la Federacio de Mikronezio. La ŝtato konsistas el kvar proksimaj insuloj (Yap, Chuuk, Pohnpei kaj Kosrae), entute 145 insuletoj kaj atoloj. Ĝi situas ĉ. 450 mejlojn sudokcidente de Guam kaj 360 mejlojn nordoriente de Palau.

La nocio Yap estas plursenca: Insulo Yap estas korala insulo, ĉirkaŭita de la tri insuloj Gagil-Tomil, Maap kaj Rumung. La kvar insuloj entute nomiĝas Yap proper. La mikroneza federacia ŝtato Yap entenas la menciitajn aliajn insuletojn kaj atolojn.

La ĉefurbo de Yap estas Colonia.

[redakti] Loĝantaro

La ŝtato Yap havas pli ol 11.000 loĝantojn, el kiuj 2/3 vivas sur Yap proper.

[redakti] Historio

La unuaj loĝantoj alvenis verŝajne en la 3-a jarmilo a.K. ĉefe el Malajzio, kiun pruvas la simileco de la japa lingvo al la malaja.

Ekde la 16-a jarcento, Yap estis oficiale posedaĵo de Hispanio, en 1898 tiu de la Germana Imperio. Dum la unua mondmilito, la insulojn okupis la Japana Imperio.

Post la dua mondmilito, Yap iĝis parto de administra aro de pacifikaj insuloj de Usono. Ĝi iĝis - kiel sendependa ŝtato - parto de Mikronezio en 1986.

[redakti] Aldonaj informoj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Yap sub la gloso Category:Yap

La insulo de Yap estas konata pro rara monsistemo de stonmono, konata kiel Rai. Ili estas grandaj torusoj da ŝtono, ofte kalcito. Iuj estas tiel granda kiel 4 metroj, tamen multaj estas malpli grandaj. Ĝi nuntempe ne estas uzata kiel pagmono.

Ekzistas t.n. virdomoj por plaŭdi, rakonti tradiaĵojn, lerni.

Ne ekzistas privata posedo de agro, grundo.


 
Federacio de Mikronezio
Flago de Mikronezio
Chuuk · Kosrae · Ponape · Yap

system wymiany linków SEO Tools wymiana linkami SEO Tools system wymiany linków tanie kredyty gotówkowe kreatyna Plaza 3 star hotel Los Angeles krynica noclegi Sejm Tyk