|
|
Vikipedio:Raportu cimojn
Saluton! Min delonge ĝenas la mesaĝo, kiu aperas post klako al ruĝa ligilo: "Vi sekvis ligilon al paĝo jam ne ekzistanta." "Jam ne ekzistanta" signifas: iam ĝi ekzistis, sed poste oni forigis ĝin. Nepre korektu! Devas esti: "ankoraŭ ne ekzistanta". Mi raportas tion kiel cimon, ĉar ŝajne simple redakti tion ne eblas, la teksto ĉiufoje kreiĝas aŭtomate. Miĥail Povorin, povorin@yandex.ru
3.1.2005 Kiam mi verkas novan artikolon kaj klakas al Konservu, post fermo de la fenestro aperas teksto "la artikolo nun estas malplena", kvazaŭ mia artikolo malaperus. Mi devas iri al Lastaj ŝanĝoj kaj klaki nomon de mia nova artikolo kaj nur nun reaperas mia teksto. Krome ĉe ĉiuj ŝanĝoj nun aperas ruĝa krisigno, kvazaŭ ĉiuj estus terure gravaj (sed tiukaze la krisigno ne havas sencon) kaj en mia artikolo eĉ aperis informo "Marku la artikolon patrolita". Tion mi tute ne komprenas. Ĉu artikoloj estas patro-litaj kaj patrino-litaj? Mirek
(Eliott) Resumo da aktualaj problemoj: 1.11.2004 TERURA MALRAPIDIGO de ĉiuj operacioj en Vikipedio. Mi ĉiam devas atendi preskaŭ du minutojn, dum sube ĉe la ekrano estas skribite: elŝuto de la bildo http://uploadwikimedia.org/wikipedia/eo/b/be/Wiki.ping. Post du minutoj aperas supre maldekstre malplena kvadrato, en ĝi ruĝa kruceto kaj apude vorto Cefpago. Do la tiom longe atentata bildo ne aperas. Ĝi nur terurege malrapidigas la laboron. Ĉu ne eblas malŝalti tion? Mirek
[redakti] Malĝustaj ligilojNun en la artikolo Esperanto, la ligiloj por ankaŭ vidu aperas ege strange. Ĉu vi povus ripari tion? Dankon, Chuck SMITH 00:22, 30. Maj 2004 (UTC)
[redakti] Malĝusta statistikoHodiaŭ mi iris al http://eo.wikipedia.org/stats kaj ĝi donas la statistikon por aa.wikipedia.org. Kial!? Dankon, Chuck SMITH 00:39, 30. Maj 2004 (UTC)
[redakti] Aspekto[redakti] Kolonja Bluo(la aktuale defaŭlta aspekto por la E-vikipedio, kaj opcia por la aliaj)
[redakti] NostalgioNe aperas la eblo movi paĝon. -- :) 03:02, 30. Maj 2004 (UTC) [redakti] Helptekstoj kaj traduko de interfacoMi ĵus ĝisdatigis la e-an tradukon (2003-10-18), ekz la enhavo-tablo montriĝas nun e-e. Speciala:Upload misinformas pri "bildo:" kaj "dosiero:" Kiam oni alklakas ligilon al ankoraŭ ne kreita artikolo, aperas redakta paĝo, kaj plej supre la jena mesaĝo: La titoloj de la diskutpaĝoj en la "Vikipedio"-sekcio de la Vikipedio komenciĝas per la vortoj "Vikipedio diskuto:". Tio estas anglismo kaj sonas aĉe en Esperanto. Sed kun nura streketo estus jam multe pli bone, tiel: "Vikipedio-diskuto:"! En la Preferoj-paĝo estas du riparindaĵoj:
--VerdLanco 11:27, 27. Nov 2004 (UTC) En la Vikipedio:Block log estas eraro. Ĝi diras: [redakti] IksumadoEble estas fuŝoj pri ĉi tio ankoraŭ. Mi malrekomendas uzi 'ambiguajn' titolojn kiuj povus interpretiĝi malsame Xe kaj malXe. [redakti] SerĉadoIntertempe serĉado estas malebligita tra la tuta Vikipedio krom kiam la serĉita vorto precize estas titolo de iu paĝo. Alikaze, oni serĉu per google. Ĝi funkcias unikode sed mi ne certas ĉu iksumado estus problemo. [redakti] EnsalutadoAnkoraŭ kontoj estas apartaj inter la diversaj lingvoj. Oni esperas unuigi la sistemon iam estonte. [redakti] Malnovaj problemojLa antaŭe raportitaj problemoj restas en la historio de ĉi tiu paĝo. Se io estis forgesita, bv transpreni ĝin kaj remeti. [redakti] TradukadoPor teni la esperantotekstojn de la vikipedio ĝisdataj bonvolu kontroli la fontdosieron LanguageEo.php korekti erarajn tradukojn aldoni mankantajn. Kiam vi faris ŝanĝon, bv sciigi tion al Brion por ke li aktualigu la dosieron ĉe la servilo. [redakti] Konservu ŝanĝojnHodiaŭ al mi okazis plurfoje, ke enmetitaj ŝanĝoj post klako al "Konservu ŝanĝojn" kaj post fermo de la redakto-fenestro malaperas. Sed kiam mi denove klakas Redaktu, mi vidas, ke la ŝanĝo enestas, sed post fermo de la fenstro ĝi denove malaperas. Ekzemple mi aldonis al Islanda esperantisto la nomon Árni BÖDVARSSON, sed ĝi ne estas videbla. Tamen malfermu la fenestron kaj vi vidos, ke la nomo tie troviĝas. Mirek, 2005-02-26
[redakti] Ligo malĝuste aperantaEn la artikolo "Teoremo de Pitagoro" aperas la vorto "piramidokonstruaĵoj" tiel ke ĝi ligas al la artikolo "Piramido", sed ĝi strange aperas kvazaŭ ĝi ligus al ia artikolo "Piramidokonstrua". ...Ne plu estas tiel en la artikolo "Teoremo de Pitagoro", sed la cimo ankoraŭ ekzistas. Bonvolu vidi kiel la vorto aperas ĉi tie: Piramidokonstruaĵoj. Same rilate al la vorto "universodilatiĝo" (el la artikolo "Galaksio"). [redakti] Kromaj vortoj ĉe PiednotojDe unu-du semajnoj, ĉie kie oni uzis la funkcion <references/> por montrigi piednotojn nun aperas super tiuj piednotoj la teksto "<ol class="references">". Ĉu iu scias kiel forigi ĝin?
|