Vikipedio:Kategorio

La Vikipedio ebligas la kategoriigon de artikoloj. Por eviti ĥaoson, vi sekvu la ĉi-sube menciitajn regulojn pri uzado de kategorioj.

Enhavo

[redakti] Kiam uzi kategoriojn

Grupigu artikolojn en kategoriojn se tiaj kategorioj povas esti utilaj por legantoj de tiuj artikoloj. Ekzemplo:

Artikolo: Tokipono
Utila kategorio: [[Kategorio:Planlingvoj]]
Neutila kategorio: [[Kategorio:Lingvoj kiuj komenciĝas per la litero T]]

Por decidi, ĉu indas krei kategorion, faru la jenajn demandojn:

  • Ĉu eblas priskribi tiun kategorion per kelkaj alineoj (aŭ pli) da teksto?
  • Ĉu la rilato inter la temo de la artikolo kaj la temo de la kategorio estas klare menciita en la artikolo? T.e., se vi irus de la kategorio al la artikolo, ĉu estus memevidente, kial ĝi troviĝis tie?

Se la respondo al ajna el tiuj demandoj estas nea, tiam kategorio verŝajne ne estas taŭga rimedo.

[redakti] Reguloj

  • Oni ja rajtas meti artikolon en plurajn kategoriojn, sed
  • Oni ĉiam uzu la plej specifa(j)n, ekz.: Karbono estu metata en Kategorio:Kemiaj elementoj, sed ne en Kategorio:Kemio, ĉar Kemiaĵo estas sub-kategorio de Kemio
  • Bonvolu meti la Kategorio:...-ligilon ĉe la finon de la artikolo, sed antaŭ la interwiki-ligilojn. Tiel oni facile trovos ĝin.
  • Artikoloj kun la sama nomo kiel kategorio estu metataj en tiun kategorion, t.e. Himenopteroj estu en Kategorio:Himenopteroj, ne en Kategorio:Insektoj. Plej bone, ili estu enmetataj jene: [[Kategorio:Himenopteroj| ]]. Tiel ili montriĝos kiel la unuaj artikoloj en la kategori-paĝo. (Bv. priatenti la spacon inter la '|' kaj la ']]'.)
  • Vidu cetere je Vikipedio:Nomoj de kategorioj

[redakti] Profesioj

Multaj kategorioj temas pri homoj de certa profesio, ekzemple Kategorio:Aktoroj.

Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas iun profesion laŭsekse. Ekz-e ne kreu kategorion de aktorinoj. Tamen oni ja rajtas krei liston de aktorinoj.

[redakti] Strukturo

Vidu :


[redakti] Ĝeneralaj ideoj

  • Multaj artikoloj temas pri personoj aŭ organizaĵoj/asocioj en ia kategorio. Tiuj estu metataj en [[Kategorio:Personoj (xxx)]] kaj [[Kategorio:Asocioj (xxx)]].
  • Same, artikoloj pri la historio de iu scienco/arto ktp. estu en [[Kategorio:Historio de xxx]]. (Ĉu estus [[Kategorio:Historio (xxx)]] pli bone en tiuj kazoj?)

[redakti] Matematiko, ne-biologiaj natursciencoj kaj tekniko

[redakti] Vivsciencoj

[redakti] Geografio

[redakti] Historio

[redakti] Turismo

[redakti] Socio

[redakti] Armeaferoj

[redakti] Religio kaj Filozofio

[redakti] Lingvo

[redakti] Arto

[redakti] Literaturo

[redakti] Sporto kaj Ludoj

[redakti] Biografio

Vidu ankaŭ: Vikipedio:Laŭalfabetigo


wymiana linkami SEO Tools SEO Tools wymiana linkami system wymiany linków
kreatyna
kreatyna
www.activebody.pl
Gry Online
Gry Online
www.pozycjonarka.in…
Plaza 3 star hotel Los Angeles

www.triptake.com
krynica noclegi
krynica noclegi,ośrodek, wypoczynk…
gornik.com.pl
Kredyty odnawialne
Kredyty odnawialne
www.eskarbiec.pl