Aliaj lingvoj |
Vikipedio:Aldonu novan lingvan VikipedionAngle: m:How to start a new wikipedia Do, vi volas komenci novan lingvon en la Vikipedia projekto? Sciu ke ĝi estas sufiĉe multe da laboro. Ankaŭ, vi devas bone scipovi vian lingvon kaj unu de la lingvoj kiuj jam aktivas. Mi pensas ke daŭras kvin horojn havi novan lingvon pretan en la projekto. Sed, vi vere volas reprezenti vian lingvon, ĉu? Do, ni komencu: Paŝoj:
Venontaj paŝoj:
[redaktu] Uzu la novan programonCertu ke vikipedio en via lingvo jam ekzistas. Iru al m:Complete list of language wikis available. Se ĝi estas kursiva, ĝi ankoraŭ ne ekzistas (aŭ la paĝo ankoraŭ ne scias, ke ĝi ekzistas - provu la ligilon, kaj se ĝi ja ekzistas, ŝanĝu la listeron.) Se ĝi ne jam listiĝas, aldonu ĝin kun la ĝusta ISO 639-kodo, kaj petu en la dissendolisto intlwiki-l pri kreado (kaj atendu). [redaktu] Traduku la ĈefpaĝonIru al Ĉefpaĝo kaj pensu pri kiel vi povas traduki ĝin en via lingvo. Poste, alklaku "Redaktu la tekston de la paĝo" kaj traduki la tuton, sed lasu la etikedojn. La etikedoj funkcias por la formato kaj la ligiloj en la paĝo. [redaktu] Bonvenon paĝoVi devos krei bonvenon-paĝon simile al Vikipedio:Bonvenon al la Vikipedio. Vi povas simple traduki tiun, aŭ vi povas verki ion originalan. Espereble vi jam havas ligilon de la Ĉefpaĝo en via lingvo kaj vi povas alklaki tion kaj komenci skribi la tekston. Skribu ke vi preferas ke homoj uzu realajn nomojn anstataŭ kaŝnomojn, ĉar la Vikipedio estas serioza projekto. [redaktu] Kiel redakti la paĝonVi devas traduki Kiel redakti paĝon en vian lingvon. Ankaŭ bonus traduki Kiel redakti paĝon por spertuloj, sed vi povas meti tion en alia lingvo kaj homoj povas traduki ĝin poste. [redaktu] Kiel krei novan paĝonAnkaŭ, traduku Kiel krei paĝon. [redaktu] Traduku la interfaconĈi tio estas la plej malfacila kaj longa laboro. Vi devas trovi la php dosiero de la aktiva Vikipedio en la lingvo kiun vi plej bone scipovas de (ENMETU LOKON POR LA DOSIEROJ ĈI TIE). Aŭ, vi povas demandi ĉe Intlwiki-L kaj ili povas helpi vin trovi la dosieron. [redaktu] Aldonu ligilon al la angla VikipedioEn la listo de lingvoj malsupre en la Ĉefpaĝo de la Angla Vikipedio, aldonu vian lingvon en la angla kaj poste en via lingvo, ekzemple [[German (Deutsch)]]. Espereble nun, la Vikipediistoj de aliaj lingvoj ankaŭ aldonos ĝin al alilingvaj Vikipedioj. [redaktu] Preparu VikipediistojnVi bezonas paĝon kie verkistoj kaj redaktistoj povas skribi sian nomon kaj loko. Simple uzu la paĝon de Vikipedio:Vikipediistoj kiel bazo kaj traduku ĝin en vian lingvon. Nun via lingvo pretas por publiki! Provu konvinki amikojn aliĝi al la projekto kaj klarigu kiel la Vikipedio funkcias. Dankon pro via laboro! Ankaŭ, jen venontaj paŝoj por via Vikipedio: [redaktu] Aldonu gvidojn pri stiloVi volas havi bonkvalitan enciklopedion. Skribu kelkajn konsiletojn por verkistoj. [redaktu] Aldonu rimedojn por verkistojĈu estas retpaĝoj en via lingvo pri kiel skribi kaj aliaj rimedoj? Eble vi volus aldoni vortaron aŭ gramatikon ĉi tie. Enmetu ĉion kiu estus utila por verkistoj. [redaktu] Traduku kalendaronĈar enciklopedioj havas datojn, vi devas havi indekson por ili. Traduku la kalendaron al via lingvo. Bonŝance, oni ne devas fari ĉi tiun baldaŭe. |