Vikifontaro

Logobildo de Vikifontaro
Logobildo de Vikifontaro

Vikifontaro (angle Wikisource) estas multlingva projekta surreta kolekto de fonttekstoj, mastrita de la Fondaĵo Vikimedio. Dum ekzistas aparta esperantlingva Vikipedio, ankoraŭ nur ekzistas esperantlingva ĉefpaĝo en la multlingva ĝenerala Vikifontaro. Krome en Esperanto troveblas ke kelkaj bazaj helpoj, krome aro da tekstoj en Esperanto.

Vikifontaro servas por provizi liberajn, kopirajte ne protektatajn tekstojn. Ĝi estis komencita je la 24-a de novembro 2003 kaj en novembro ricevis la nunan nomon; origine ĝi nomiĝis Project Sourceberg, alude al la angla vorto iceberg (glacimonto) kaj la Projekto Gutenbergo.

La unua propra lingvoversio estis la hebrea, kreita en aŭgusto 2004, necesa pro la malsama skribodirektro de la hebrea (nome de dekstro al maldekstro). Poste kontribuantoj en aliaj lingvoj, ekzemple la germana, deziris havi propran lingvoversion, sed en decembro 2004 voĉdono ankoraŭ ne havis rezulton. Nur dua voĉdono en majo 2005 ebligis proprajn vikifontarojn en ĉiuj lingvoj. Tamen, ekde 2006 la reguloj de la languages committee de Vikimedio fariĝis pli severaj por aranĝi novan lingvoversion en iu frata projekto.

[redaktu] Eksteraj ligiloj


Projektoj de la Fondaĵo Vikimedio

VikilibrojWikijuniorVikiversitatoVikimedia komunejoVikivortaroVikinovaĵojVikipedioVikicitaroVikifontaroVikispeciojVikimedia inkubejoMeta-Wiki


wymiana linkami wymiana linkami system wymiany linków SEO Tools kreatyna Gry Online Plaza 3 star hotel Los Angeles krynica noclegi Kredyty odnawialne