Verda Partio (Irlando)

partia emblemo
Propra nomo (gaela ∙ angla) Comhaontas Glas ∙ Green Party
Esperanta nomo Verda Partio
Lando  Irlando
Fondiĝo 1981
Sidejo 16-17 Suffolk St.,
Dublino 2

La Verda Partio - gaele Comhaontas Glas (laŭvorte Verda Alianco), angle Green Party - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Irlando. Sub la nomo "Ekologia Partio de Irlando" ĝi fondiĝis dum la jaro 1981 fare de la dublina instruisto kaj esperantisto Christopher Fettes en la Respubliko Irlando. Dum la jaro 1983 ĝi ŝanĝis sian nomon al "Verda Alianco", kaj dum 1987 la anglalingva nomo estis ŝanĝita al Green Party, do "Verda Partio". La partio sukcesis enigi membrojn en ĉiujn lokajn parlamentojn de la Respubliko Irlando, en la nacian parlamenton Dáil Éireann kaj la Eŭropan Parlamenton: Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

Dum la jarkunveno 2005, konfirmite en poŝta voĉdono de ĉiuj partianoj dum maro 2006, la Verda Partio de Nord-Irlando, la insula nordo administrata de Britio, decidis iĝi regiona branĉo de la irlanda Verda Partio, do simbole distanciĝis de Britio kaj alproksimiĝis al la najbara Respubliko Irlando. Post la partio Sinn Féin, la Verda Partio nun estas la dua plej granda tut-irlanda partio.

La 14-an de junio 2007 la Verda Partio kune kun la partioj Fianna Fáil kaj Progresemaj Demokratoj transprenis la registaron de la Respubliko Irlando.

[redakti] Retaj ligiloj

•  oficialaj paĝoj de la partio
•  bazaj informoj pri la partio sur la paĝaro de la Eŭropa Verda Partio (en la angla)

wymiana linkami system wymiany linków tanie kredyty gotówkowe kreatyna Plaza 3 star hotel Los Angeles krynica noclegi Sejm Tyk