Aliaj lingvoj

Usono

United States of America
Usono
Flago de Usono Blazono de Usono
Nacia himno: The Star-Spangled Banner
Nacia devizo: In God We Trust (Dion ni fidas)

E pluribus unum (latina lingvo por "unu de multaj")

Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vaŝingtono
Ĉefa(j) lingvo(j) angla kaj hispana.
Plej ofta(j) religio(j) 52% protestantismo, 24% katolikismo, 10% nenia, 10% alia, 2% mormonismo, 1% judismo, 1% islamo (2002)
Areo
 % de akvo
9.631.420 km²
4,87%
Loĝantaro 300,424,097 (2006, takso)
Loĝdenso 31/km²
Horzono UTC-5 / -10
Interreta domajno .us
Landokodo USA
Telefona kodo 1
Politiko
Politika sistemo Federacia respubliko
Ŝtatestro prezidento George W. Bush (ekde 2001)
Ĉefministro prezidento George W. Bush
Nacia tago 4-a de julio
Sendependiĝo en 1783 de Anglio
Ekonomio
Valuto Usona dolaro
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Ligo por Norda Ameriko

Usono, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (angle: The United States of America; mallonge: USA, USAmerica) estas federala konstitucia respubliko kiu konsistas el 50 subŝtatoj kaj federala distrikto.

Usono estas preskaŭ tute en la okcidenta hemisfero. Ĝia kvardek-ok apudaj subŝtatoj kaj ĝia ĉefurbo Vaŝingtono situas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono ankaŭ posedas dek-kvar teritorioj, inkluzive de Gvamo kaj Puerto-Riko.

Kun pli ol 300 miliono loĝantoj kiuj loĝas je 3,79 miliono kvadrataj mejloj, Usono estas la tria plej granda lando de la mondo laŭ loĝantaro, kaj la tria aŭ la kvara laŭ teritorio. Usono estas unu el la plej etne diversaj nacioj en la mondo, la produkto de jarcentoj da amasa enmigrado, ĉefe de Eŭropo, sed ankaŭ de aliaj partoj de la mondo. Kiel rezulto de la enmigrado, Usona socio estas unu el la plej variaj kaj kompleksaj en la mondo. La reganta kulturo baziĝas klare sur la kristana, eŭropa kulturo. La originaj loĝantoj (indiĝenaj nordamerikaj triboj) estis forĉasitaj de sia teritorioj kaj metitaj en reservejoj; de la deksepa ĝis la deknaŭa jarcento, multe da ili estis mortigitaj per malsano (kaptis de eŭropaj koloniantoj) kaj militoj. Nuntempe, ilia kulturo preskaŭ malaperis.

La aktuala nacio estis fondita je la originalaj dektri kolonioj de britujo, kiuj situas ĉe la plej orienta landlimo de la lando. Post deklari ili mem esti sendependaj ŝtatoj, ili eldonis la Usonan Deklaron de Sendependeco Usona Deklaro de Sendependeco je Julio 4, 1776. La ribelaj ŝtatoj venkis Britujo en la Usona Revolucio. Tiu estis la unua sukcesplena kolonia milito de sendependeco.

Federala kunveno adoptis la nuntempan Usonan Konstitucion Usona Konstitucio je la 17a de decembro, 1783. Ĝia ratifeco dum la sekvonta jaro kunigis la subŝtatojn je unuopa federala republiko. En 1791, la unua dek amendoj al la Usona Konstitucio estis ratifita. Ĉi tiuj dek amendoj (nomitaj angle kiel la "bill of rights") garantias protektadon de la Usonaj popoloj de registara potenco. Ekzemple, la unua amendo al la Usona Konstitucio garantias, ke usonaj civitanoj per leĝo rajtas havi iun ajn religion, paroli libere pri iu ajn temo, kunveni por protesti, ktp.

En la 19-a jarcento, Usono akiris landon de Francujo, hispanujo, Rusujo, la Respubliko de Teksaso, kaj la Respubliko de Havajo. La Usona Enlanda Milito finigis sklavecon en Usono kaj preventis konstantan fendiĝon de la lando. Mallonga milito kun Hispanujo en 1898 kaj la partopreno de Usono en la Unua Mondmilito montris, ke Usono estis monda milita potenco. Dum la dua mondmilito, Usona iĝis la unua lando kiu kreis nuklean armilon.

Usono estas nuntempe konsiderata la plej potenca kaj riĉa lando en la mondo. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Enhavo

[redakti] Etimologio

La esperanta etimologio de la vorto Usono ŝajnas kvazaŭ-mistera, sed laŭ la Reta Vortaro:

Malgraŭ la impreso kiun oni povas ricevi el PIV, en Esperanto la vorto Usono ne estas mallongigo de "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko", sed plenvalora vorto, inventita ekster Esperantujo de usonano Frank Lloyd Wright (en la formo "Usonia", ĉe la limo inter 19/20 jc), kiu tamen plej firme enradikiĝis en Esperanto.

Tamen, Zamenhof uzis tiun nomon en prelego ĉe la 6-a Universala Kongreso en Vaŝingtono.

[redakti] La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.

20,25 Novjorko (#2 tutmonde)
16,15 Los-Anĝeleso (#7 tutmonde)
8,85 Ĉikago
7,45 Vaŝingtono/Baltimoro
6,85 Sanfrancisko
6,05 Filadelfio
5,65 Bostono
5,40 Detrojto
4,95 Dalaso
4,65 Hjustono
3,95 Atlanto
3,75 Miamio
3,60 Seatlo
3,15 Fenikso
2,95 Klevlando
2,95 Mineapolo
2,80 San-Diego
2,60 Sankta Luiso
2,50 Denvero
2,40 Picburgo
2,30 Portlando
2,30 Tampo
2,00 Cincinatio

[redakti] Ŝtatoj

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Usona ŝtato

Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

 
Ŝtatoj kaj teritorioj de Usono
Flago de Usono
Ŝtatoj de Usono Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Delavaro | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojo | Indianao | Iovao | Kalifornio | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Norda Dakoto | Norda Karolino | Nov-Hampŝiro | Nov-Jorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Okcidenta Virginio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Rod-Insulo | Suda Dakoto | Suda Karolino | Teksaso | Tenesio | Utaho | Vajomingo | Vaŝingtonio | Vermonto | Virginio | Viskonsino
Federacia distrikto Distrikto Kolumbio
Dependaj teritorioj Bakerinsulo | Gvamo | Hoŭlando | Jonstonatolo | Ĵarvisinsulo | Kingmanrifo | Midvejinsulo | Nord-Marianoj | Palmiro | Puerto-Riko | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vejkinsulo


[redakti] Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

[redakti] Lingvoj

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.

198,60 angla
17,34 hispana
1,70 franca
1,55 germana
1,31 itala
1,25 ĉina
0,84 filipina
0,72 pola
0,63 korea
0,51 vjetnama
5,99 aliaj

Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)

[redakti] Historio

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Historio de Usono

[redakti] Ekonomio

Vidu Agrikulturo de Usono

[redakti] Ceteraj informoj

Rimarkinde malmulte da usonanoj uzas la SI-sistemon. La nacio oficiale agnoskas kaj ĝin kaj la imperian sistemon, kaj permesas ke oni skribu postulatajn mezurdeklarojn per aŭ unu aŭ la alia; tamen la plejparto da la popolo pli konas la imperian sistemon.

  • Semotaŭga: 19%
  • Loĝantaro: urbanoj 77% (2000)
  • homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
  • kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
  • naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
  • meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
  • organizoj: UNO (1945), NATO
  • konstitucio: la 4-an marto 1789
  • korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
  • ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
  • por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
  • kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
  • inflacio: 2,2% (1999)
  • senokupeco: 4,2% (1999)
  • valuto: 1 usona dolaro ($)

[redakti] Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado

[redakti] Aliaj projektoj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Usono
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Usono

[redakti] Ekstera ligilo

•  lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)


wymiana linkami SEO Tools SEO Tools SEO Tools tanie kredyty gotówkowe kreatyna Plaza 3 star hotel Los Angeles krynica noclegi Sejm Tyk