Planlingvo

Planlingvo estas konstruita lingvo kreita por uzo en homa komunikado. Tiel ĝi distingiĝas de artaj lingvoj, eksperimentaj lingvoj kaj sekretaj lingvoj. En la komuna uzo la vorto "planlingvo" kelkfoje estas uzata por signifi ĉian ajn paroleblan konstruitan lingvon. Sed en la faka lingvaĵo, la vorto klare havas la pli limigitan difinon, ke nur temas pri lingvo kreita kun la celo de uzo en homa komunikado. Ŝajne ekde la antikvo, homoj intencas krei lingvon, kiel la greko Aleksarko.

Multaj el tiuj lingvoj estas konstruitaj por uzo kiel internacia helplingvo, sed ankaŭ estas fakaj planlingvoj kiel Marparolo, ne-internaciaj helplingvoj kiel Slovio kaj la malfacile klasigebla Tokipono, kiun oni ja internacie uzas por homa komunikado, sed kiu tute ne celas esti internacia helplingvo.

Multaj esperantistoj dum varbado preferas la terminon planlingvo al artefarita lingvo, ĉar ĉi tiu lasta estas plursenca (vidu natura lingvo). En multaj naturaj lingvoj la pli ofta ĝenerala termino estas laŭvorte ekvivalenta al la esperanta "konstruita lingvo" aŭ "artefarita lingvo".

Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj.

Estas multaj tipoj de helplingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.

Kelkajn planitajn lingvojn oni kutime ne nomas "planlingvon"; ili estas unuigoj de naciaj dialektoj por servi kiel nacia lingvo al landoj, kie ne estas nature precipa dialekto, ekzemple: nynorsk, la oficiala skriba formo de la Romanĉa, kaj la Indonezia.

Enhavo

[redakti] Specoj de planlingvoj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Bibliografio

Bausani, Alessandro (1921- ) Geheim- und Universalsprachen, Entwicklung und Typologie Stuttgart: Kohlhammer, 1970

Bausani, Alessandro Le lingue inventate. Linguaggi artificiali, linguaggi segreti, linguaggi universali Roma: Ubaldini, 1974 (151 p.)

Blanke, Detlev Internationale Plansprachen, eine Einfuehrung Berlin: Akademie-Verlag, 1985 (408 p.)

Bodmer, Frederick The loom of language New York: Norton, 1985

Brugmann, Karl + Leskien, August Zur Kritik der kuenstlichen Weltsprachen Strassburg: Truebner, 1907

Burney, Pierre Les langues internationales Paris: Presses Universitaires de France, 1962, 1966 (128 p.)


Lingvo
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj
Dosiero:Ikono_tero_malgranda.png Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert




[redakti] Eksteraj ligoj

•  Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra Barandovská-Frank, membro de AIS.
•  Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj. (anglalingve). Kompilita de Richard Kenaway. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo.
•  Conlang database de Jeffrey Henning (Datumbazo de planlingvoj en la angla)
•  Langmaker Vikiejo pri planlingvoj (en la angla)


Artefaritaj planlingvoj
Internaciaj: Basic English | damin | erilo | esperanto | europanto | folkspraak | glagolica | glosa | idiom neutral | ido | interlingua | kotava | lingua franca nova | latina sine flexione | meżduslaviana | novial | occidental | proslava | romanica | ruslavsk | signuno | slovio | solresol | volapük | signa lingvo
Logikaj kaj filozofiaj: láadan | loglan | lojban | ro | toki pona
Amuzigaj: louchébem | svina latina | verlan
Fiktivaj:
Lingvoj kaj skribsistemoj de Mez-Tero: adûnaja lingvo | kvuenija lingvo | sindara lingvo | tengwar
Nordslavaj lingvoj: Ill Bethisad (vozga | skuoda) | lydnevi | seversk | sievrøsku | slavëni | slavisk
aurebea | brithenig | enochia | klingona | nadsat | newspeak | sima | Starsza Mowa | alta islanda lingvo | wenedyk

system wymiany linków system wymiany linków system wymiany linków tanie kredyty gotówkowe kreatyna Plaza 3 star hotel Los Angeles krynica noclegi Sejm Tyk