Organika kemio

Organika kemio estas branĉo de kemia scienco, kiu okupiĝas pri organikaj kombinaĵoj, kiuj enhavas karbono; nome, studado de ties strukturo, sintezo kaj reakcioj.

La organika kemio ne okupiĝas pri la karbon-monoksido, karbon-dioksido, karbonata acido, karbonatoj kaj karbidoj, aŭ pri la diversaj formoj de la karbono (grafito, diamanto, fulereno); tiuj ĉi temoj apartenas al neorganika kemio. Organika kemio temas pri la studado de molekuloj, kiuj enhavas ĉefe karbonon, hidrogenon kaj ofte aliajn elemento kiel oksigeno, nitrogeno, halogenoj, sulfuro kaj aliaj. Originale la fako temis pri la studado de la kemio de vivaj procezoj, sed nun pligrandiĝas kiel scienca fako. Pri la studado de la kemio de vivo okupiĝas biokemio.

Imatinib, kontraŭkancera medikamento kiu enhavas grupojn aromatajn, aminajn kaj amidajn.  Jen la metilsulfonata salo
Imatinib, kontraŭkancera medikamento kiu enhavas grupojn aromatajn, aminajn kaj amidajn. Jen la metilsulfonata salo

Kontraste al neorganika kemio, kombinaĵojn organikajn oni ne povas priskribi simple per la kvanto da atomoj de ĉiu elemento en la kombinaĵo. Oni devas ankaŭ priskribi la aranĝadon de la atomoj: tio estas, kiu atomo estas ligita al alia, kaj kiel. Plej ofte, speciale por pli komplikaj molekuloj, oni simple montras la strukturan formulon anstataŭ uzi nomon; tamen ekzistas ankaŭ ebleco nomi ĉiun molekulon laŭ la reguloj de IUPAC.

Enhavo

[redakti] Klasifikado de organikaj kombinaĵoj

Organikaj molekuloj estas dividitaj laŭ la funkciaj grupoj, kiujn ili enhavas, kaj laŭ la speco de ĉeno - ĉu cikla aŭ alifata (necikla):

[redakti] Hidrokarbonoj

Hidrokarbonoj (termino laŭ NPIV) konsistas sole de karbono kaj hidrogeno. La subspecoj estas:

[redakti] Oksigenenhavaj

[redakti] Nitrogenenhavaj

kaj aliaj

[redakti] Aliaj

Pluraj aliaj, inkluzive kombinaĵojn kun fosforo, halogeno kaj aliaj elementoj ankaŭ ekzistas.


[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

•  http://www.organicworldwide.net
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



system wymiany linków system wymiany linków wymiana linkami tanie kredyty gotówkowe kreatyna Plaza 3 star hotel Los Angeles krynica noclegi Sejm Tyk