IlojAliaj lingvoj
|
MasoLa maso estas baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio konsistigantan iun korpon (SI-unuo: kilogramo) La maso de iu korpo estas sama kie ajn ĝi estas en la universo. En fiziko estas du manieroj ĝin difini (la ekvivalenteco de tiuj du difinoj ne estas memkomprenebla kaj nomiĝas "ekvivalentec-principo"):
Ne intermiksu la mason kaj la pezon. La pezo de iu objekto mezuras la interagadon de ĝia maso kun kampo de gravito. (La pezo estas forto.) Ilo por mezuri mason de iu objekto estas pesilo.
Nedifinita kvanto da materio, konsiderata kiel tutaĵo, neatentante pri la eroj nek pri la formo. volumena maso: Fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de certa kvanto da substanco al ĝia volumeno. (unuo ekz. g/cm³) En elektrotekniko kiel mason oni nomas konduktan korpon de la aparato. Tensiojn de ĉiuj aliaj konduktiloj oni kalkulas de potencialo de ĉi tiu maso.
|