Marto
Marto (latine, Martius) estas la tria monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Marso, la romia dio de milito, samkiel la tago mardo. Antaŭ la aldono de januaro kaj februaro, marto estis la unua monato de la kalendaro.
Marto estas monato de la printempo en la Norda hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda hemisfero. Unu el la du ekvinoksoj okazas en marto. La signoj de la Zodiako en marto estas Fiŝoj kaj Ŝafo.
Marto venas post februaro kaj antaŭ aprilo.
Marto komenciĝas je la sama semajntago kiel novembro en ĉiuj jaroj, kaj kiel februaro krom en superjaro.
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.romanianvoice.com/poezii/poezii/ploaie.php
http://www.astro.uu.nl/~strous/AA/en/antwoorden/seizoenen.html
http://uus.miksike.ee/documents/main/lisa/pidu/teised/taliharjapaev.htm
http://www.vedur.is/vedurfar/yfirlit/med6190.html
|