|
|
Listo de Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
Titolo estis Romia Imperiestro aŭ pli malfrue Imperiestro de la Sankta Romia Imperio aŭ Sankta Romia Imperiestro. Originale ekde la kronado de Karolo la Granda por esti imperiestro, kronado de la papo en Romo estis antaŭkondiĉo. Pro tio multaj fruaj regantoj neniam iĝis "Imperiestro", ĉar por la kronado reganto devis iri al Romo, kio povis esti longa kaj malfacila vojaĝo. Ĝenerale oni rigardas la regadon de Oto la 1-a kiel propran komencon de la Sankta Romia imperio, sed tiu nur estis klasifikado de historiistoj, ĉar ne estis klara entranĉo. Ekde la 12-a jarcento kronado de la papo ne estis kondiĉo por esti "Imperiestro".
[redakti] Listo de imperiestroj de la Sankta Romia imperio
- Karolo la Granda: 800 - 814
- Ludoviko la 1-a: 813/816 - 840
- Lotaro la 1-a: 843 - 855
- Karolo la 2-a, "la Kalva", "la Senhara": 875 - 877
- Karolo la 3-a, nomita "Karlo la Dika": 881 - 888
- Guido el Spoleto, 891 - 894
- Lamberto el Spoleto, 894 - 896
- Arnulfo: 896 - 899
- Ludoviko la Infano: 900 - 911
- Konrado la 1-a: 911 - 918
- (Berengaro la 1-a, kontraŭimperiestro: 915 - 924)
- Henriko la 1-a "la Birdisto: 919 - 936
- Oto la 1-a "la Granda": 962 - 973
- Oto la 2-a: 973 - 983
- Oto la 3-a: 983 - 1002
- (Teofanuo, regentino: 983 - 991)
- (Adelhejdo el Burgundo, regentino: 991 - 995)
- (Viligiso el Majenco, regento: 991 - 994)
- (Henriko la 2-a "la Kverelanto", kontraŭimperiestro: 984 - 985)
- Henriko la 2-a "la Sankta": 1002 - 1024
- Konrado la 2-a: reĝo ekde 1024, imperiestro 1027 - 1039
- Henriko la 3-a: 1039 - 1056
- Henriko la 4-a: 1056 - 1106
- Henriko la 5-a: 1106 - 1125
- Lotaro la 3-a 1125-1137
- Konrado la 3-a 1138-1152
- Frederiko la 1-a "Barbarossa" 1152-1190
- Henriko la 6-a 1190-1197
- Oto la 4-a 1198-1218
- Frederiko la 2-a, reĝo 1212, imperiestro 1220-1250
- "Interregnum" 1250-1273 pluraj reĝoj proklamitaj (foje du samtempe), sed neniu imperiestro kronita ĝis 1312; unu elinter ili estis grafo Vilhelmo la 2-a de Holando kaj Zelando, elektita kiel Romia reĝo en 1247 kaj, ankoraŭ ne kronita kiel imperiestro, en 1256 mortigita de okcident-Frisoj
- Rudolfo la 1-a, Habsburgo, 1273-1291
- Adolfo de Nassaŭ-Weilburg 1292-1298
- Alberto la 1-a, Habsburgo, 1298-1308
- Henriko la 7-a, Luksemburgia dinastio, imperiestro 1312-1313
- Ludoviko la 4-a, Vitelsbaĥoj, reĝo 1314, imperiestro 1328-1347
- Frederiko la 3-a, kontraŭ-regento 1314-1326
[redakti] Interregno (1740-1742)
Noto: Dum la interregna periodo Maria Terezia estis erare konsiderata Romia Imperiestrino. Ŝi estis nur regantino de la Habsburga Regno.
|