Jakobo la 1-a de Aragono

Portreto de Jakobo la 1-a, kopio el mezepoka retablo.
Portreto de Jakobo la 1-a, kopio el mezepoka retablo.

Jakobo la 1-a de AragonoJakobo la Konkeranto (katalune: Jaume el Conqueridor, aragone: Chaime lo Conqueridor, hispane: Jaime el Conquistador, okcitane: Jacme lo Conquistaire) (Montpeliero, 2-a de februaro de 1208 - Valencio, 27-a de julio de 1276) estis reĝo de Aragono, de Valencio, de Majorko, grafo de Barcelono kaj Urgell kaj sinjoro de Montpeliero.

Li estis filo de Petro la 2-a de Aragono kaj Mario de Montpeliero. Lia filino, Violante de Aragono, estis la edzino de la reĝo de Kastilio, Alfonso la Saĝulo. Lia ĉefa entrepreno estis la konkero de la muzulmanaj territorioj de Valencio kaj Balearoj, kaj la fondado de la kristanaj regnoj de Valencio kaj Majorko, interne de la Kronlando de Aragono.

Li diktis la kronikon de sia reĝado, la Llibre dels feits (Libro de la faktoj), unu el la kvar katalunlingvaj mezepokaj kronikoj pri la Kronolando de Aragono.

Lia tombo estas en la Monaĥejo de Poblet. Lia testamento donis la regnojn de Aragono, Valencio kaj la katalunajn territoriojn al sia filo Petro la 3-a de Aragono, kaj la regnon de Majorko kaj Montpeliero al alia filo, Jakobo la 2-a de Majorko.


SEO Tools system wymiany linków system wymiany linków tanie kredyty gotówkowe kreatyna Plaza 3 star hotel Los Angeles krynica noclegi Sejm Tyk