IlojAliaj lingvoj
|
Hiperteksto-Transiga Protokolo
Hiperteksto-Transiga Protokolo mallonge : HTTP (Hypertext Transfer Protocol) estas la ĉefa protokolo de la TTT. Ĝi estas uzata inter ekzemple TTT-legilo kaj Servilo, kiu havas TTT-paĝojn. HTTP estas la baza metodo uzata por komuniki informojn en la Tut-Tera Teksaĵo. La specifo estas nuntempe regata de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo, Wide Web Consortium, mallonge W3C. HTTP estas peta-responda protokolo inter klientoj kaj serviloj. HTTP-kliento, ekzemple TTT-legilo, ekigas peton konektante kutime al la TCP/IP-pordo numero 80. La kliento tiam sendas petĉenon, ekzemple "GET / HTTP/1.1" (kio petas la defaŭltan paĝon de tiu TTT-servilo). La servilo tiam respondas per dosiero (aŭ erarmesaĝo). La dosieron senditan de la servilo antaŭas HTTP-ĉapo, kiu entenas informojn pri la servilo kaj la sendata dokumento. HTTP estas difinita en RFC 2068. [redakti] Vidu ankaŭ jenon:[redakti] Eksteraj ligiloj |