IlojAliaj lingvoj
|
FutbaloFutbalo (aŭ asocia piedpilkado) estas sporto el la familio de la piedpilkadoj, kaj estas la plej internacie konata kaj praktikata sporto el tiu familio. Tial oni ofte uzas "piedpilkado" sinekdoĥe por "futbalo". Ĝi estas ludata sur ortangula kampo inter du dekunuhomaj teamoj. La celo estas enigi la pilkon, ne uzante la brakojn (jen per la kapo, jen per la brusto, sed ĉefe per la piedoj), en la golejon defendatan de golulo de la kontraŭa teamo. Laŭ studo farita de la Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj (FIFA), publikigita en 2001, oni taksas pli ol 240 milionoj la nombron da homoj kiuj ofte ludas futbalon en pli ol 200 landoj tutmonde. En multaj partoj de la mondo — ĉefe en Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko — futbalo elvokas egajn pasiojn kaj ludas gravan rolon en la vivo de fervoruloj, lokaj komunumoj, kaj eĉ nacioj. Pro tiu entuziasmo, oni ofte diras, ke ĝi estas la plej populara teamsporto tutmonde.
[redakti] HistorioLa unuaj mencioj pri pilkludo venas el la 2-a jc. (a.K.) el Ĉinio, sed ankaŭ la indiĝenoj ofte ludis per pilkoj el vezikoj, kokosnukso ks. La rekta praulo de la ludo estis unuafoje menciita en 1175 en Anglio, laŭ kiu la junuloj marŝis sur apudurban kampon je la fasta mardo por ludi per pilko. La angla vorto football aperas unuafoje en 1486. La ludo ne havis regulojn, difinitan areon, tiel oni ofte ludis per golejoj troviĝantaj je 4-5 km. Pro la perforteco de la ludo, malpermesis ĝin Edvardo la 2-a en 1304 kaj poste aliaj reĝoj ripete. Ĉar la futbalo travivis ĉiun malpermeson, Jakobo la 1-a jam instigis en 1603 por la ludo. La unuaj futbalkluboj fondiĝis en ĉ. 1820, Anglio. En 1862 aperis la 10 reguloj de la futbalo, la unua moderna futbal-asocio fondiĝis en 1863. [redakti] Reguloj
[redakti] Organizoj[redakti] Turniroj
[redakti] Landaj Ligoj
[redakti] Famaj ludistoj
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
|