Iloj |
Enciklopedio de EsperantoLa Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Kökeny kaj Bleier kaj kun la helpo de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono, de Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934. Unulibra represo estis eldonita en Hungario pere de Hungaria Esperanto-Asocio en la jaro 1979 kaj 1986, sed sen la fotoj. La libro pri si mem raportas jenon sub la litero E:
[redakti] Enhavo de EdE en VikipedioRedaktantoj - Antaŭparolo - Listo de Mallongigoj en EdE - A - B - C - Ĉ - D - E - F - G - H - Ĥ - I - J - Ĵ - K - L - M - N - O - P - Q - R - S - Ŝ - T - U - V - W - Y - Z [redakti] Nova eldono de EdEEn la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis antaŭvidata la apero de nova eldono de EdE. Esperanto en Perspektivo de 1974 indikis sur p. 677, ke la laboro "kontentige progresas". Tamen la eldono ĝis nun ne aperis. Ĝian rolon nun plejparte transprenis Vikipedio. [redakti] Eksteraj ligoj
|
|||||||||||||||||||||