Iloj |
Direktivo (Eŭropa Unio)Portalo:Juro > Eŭropunia juro > Derivita juro > Direktivo Laŭ la artikolo 249 (3-a alineo) de la traktato pri Eŭropa Komunumo, "Direktivo estas deviga por tiuj koncernitaj membroŝtatoj rilate la atingotajn celojn, sed lasas al la naciaj instancoj la elekteblecon de formo kaj rimedoj". Direktivo ŝajnas nerekta agrimedo, kies tekniko similas al tiu de la nacia kadroleĝo. Ĝi partoprenigas la membroŝtatojn en la farado de la eŭropunia leĝaro. Eŭropa Unio difinas la atingotajn celojn por la membroŝtatoj; ĉi-lastaj sekve agas kadre de sia procedura memstareco por atingi tiujn celojn. Direktivo akordigas du necesojn:
Cele al klarigo, la Traktato estiganta Konstitucion por Eŭropo donas novan nomon al direktivo: eŭropa kadroleĝo. Ĝia artikolo I-33 ja tekstas jene: "Eŭropa kadroleĝo estas leĝfara akto, kiu estas deviga por tiuj koncernitaj membroŝtatoj rilate la atingotajn celojn, sed lasas al la naciaj instancoj la elekteblecon de formo kaj rimedoj."
[redakti] Ecoj de direktivoDirektivo ŝajnas tute kontraŭa al reglamento. Tamen la eŭropunia praktiko pli kaj pli interproksimigas ilin. [redakti] Akto sen ĝenerala aplikoDirektivo principe celas nur iujn membroŝtatojn. Tiel ke ĝia aplikado dependas de ĝia efektiva sendo al la aladresatoj. Tamen praktike la direktivoj prenas ĝeneralan aplikon pro tio, ke ili estas plejofte adresitaj al ĉiuj membroŝtatoj; tiel ke ili efikos super la tuta Eŭropa Unio. La Maastriĥta traktato postulas, ke tiuokaze direktivo estu publikigita en la Oficiala Gazeto de Eŭropaj Komunumoj (same kiel reglamento). [redakti] Akto deviga ne en sia tutecoLa ĉefa eco de direktivo kuŝas en tio, ke ĝi donas rezultan devigon al la koncernitaj membroŝtatoj kaj donas al ili ioman liberecon por atingi la rezulton. Sekve, principe devigas nur tiuj direktivaj dispozicioj, kiuj indikas atingotan celon. Tamen praktike direktivoj emas limigi la liberecon de la ŝtatoj, ĉar la direktivoj mem ofte tre precizigas la detalojn por sia aplikado... tiel ke la ŝtatoj foje ne plu povas mem elekti la formon kaj la rimedojn por apliki ilin. Tamen hodiaŭ oni provas rekonformiĝi al la origina principo donante pli grandan rimedan liberecon al la membroŝtatoj. [redakti] Akto nerekte aplikenda en la membroŝtatojPor esti aplikata, direktivo necesigas enlandan transformon far la membroŝtato. Tiukadre ĉiu ŝtato agas laŭ sia konstitucia regularo kaj laŭ la ekzistantaj naciaj proceduroj. Ĉiu ŝtato elektas, kiuj aktoj estas la plej taŭgaj kaj trafaj por plej bone atingi la direktivan rezulton. [redakti] Enlanda transformo de direktivo[redakti] Devigo enlanden transformi direktivonDirektivo estas deviga. La eŭropunia juro postulas, ke la enlanda transformo igu la direktivon plene efektiva. Por tio, la membroŝtatoj devas komuniki al la Eŭropa Komisiono la de si alprenitajn enlandajn transformaktojn. Tiun devon ĝenerale mencias fina dispozicio de la direktivo. Se ne estas tia mencio en la direktivo, tiu devo tamen estas pro la artikolo 5 de la traktato pri Eŭropa Komunumo, kiu devigas la membroŝtatojn kunlabori kun la eŭropuniaj institucioj super la plenumo de la traktato. La Eŭropa Komisiono cetere povas baziĝi sur tiu artikolo 5 de la traktato por peti al la ŝtatoj pli multajn informojn, ol kiom antaŭvidas la direktivo mem. [redakti] Porcio da libereco lasita al la membroŝtatojLa membroŝtatoj havas porcion da livereco por enlanden transformi direktivon. Sed porcio da libereco ne implicas tutliberan povon de la ŝtatoj. La principo de jura sekureco ja trudas devigojn al la ŝtatoj:
[redakti] Konsekvencoj de enlanda mistransformoSe ŝtato mistransformas direktivon enlanden, ĝi estas punebla. Kiel gardisto de la eŭropuniaj traktatoj, la Eŭropa Komisiono ja povas iniciati juĝproceduron antaŭ la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj por konstatigi la malobservon far la koncerna ŝtato. La Kortumo tiam povas kondamni la ŝtaton al monpuno. Enlanda mistransformo povas rezulti el:
Principe direktivo ne povas efektivi sen enlanda transformo far la membroŝtatoj. Tamen la Justica Kortumo agnoskis en 1974, ke, se ŝtato ne transformis direktivon malgraŭ jama forpaso de la limdato, ŝtatano rajtas baziĝi sur ĉi-direktivaj dispozicioj por jurkontesti aktojn de la ŝtato, kondiĉe ke tiuj ĉi dispozicioj estu klaraj, precizaj kaj senkondiĉaj (juĝafero Van Duyn, 1974). Tiel direktivo kelkfoje povas efiki, eĉ se ne estis alprenita ĝia transformakto post la antaŭvidita limdato. |