David Beckham

David Beckham
Personaj informoj
Plena nomo Robert Joseph Beckham
Dato de naskiĝo 2-an de majo 1975
Loko de naskiĝo Leytonstone, Londono, Britio
Alto 1,80 m
Kromnomo Becks
Klubaj informoj
Nuntempa klubo Los Angeles Galaxy
Numero 23
Pozicio halfo
Junularaj kluboj
1991-1992
Manchester United
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉo (goloj)
1992-2003
1995
2003-2007
2007-
Manchester United
Preston North End (gastado)
Real Madrid
Los Angeles Galaxy
237 (62)
5 (2)
116 (13)
14 (4)
Reprezentado**
1996- Angla nacia teamo de futbalo 101 (17)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj al la 24-an de majo 2008.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj al la 28-an de majo 2008.

David Robert Joseph BECKHAM, (n. 2-an de majo 1975 en Leytonstone, Londono, Britio) estas brita profesia futbalisto, reklam-vango, kunfondinto kaj kunposedanto de Beckham Fragrances. Iama fama ludisto en Real Madrid, plej konata angla futbalisto kaj eĉ plej konata eŭropa futbalisto kaj mediostelulo. Lia edzino estas Victoria Beckham, iama kantistinon en Spice Girls.

Liaj gepatroj estis fanatikaj zelotantoj de Manchester United, tiel ili kelkfoje kunportis David al Manchesterbe kaj spektis kelkajn hejmajn ludojn. Tio inspiris lin al la futbalo. Pli poste li trejnis en futballernejo de Bobby Charlton, pli poste eĉ gajnis kapablokonkuron kaj li rajtis je trejnado ĉe FC Barcelona. Li ludis kiel infano en la loka infana grupo, kiun trejnis lia patro en la Ridgeway Rovers.

Li ludis en la unuafoje en serioza klubo Tottenham Hotspur's, poste lernis ĉe Bradenton Preparatory Academy kaj en aĝo de 14 al Manchester United. Li kontraktis la 8-an de julio 1991 Youth Training Scheme.

Ili venkis en majo de 1992 la Pokalon de FA Youth kontraŭ la Crystal Palace. EN la Liga Pokali, li ludis kontraŭ la Brighton & Hove Albion en la komenca grupo de la United, poste li subskribis la unuan profesian kontrakton. Ili gajnis en 1994 same medalon.

Li plenumis la sezonon de 1994/95 ĉe Preston North End, li debutis en la Premier League la 2-an de aprilo 1995 kontraŭ la Leeds United.

Enhavo

[redakti] Ĉe Manchester United

Lia vera kariero kaj mondfamo komenciĝis kun Manchester United, kie David iĝis - pro sia elstara ludo - konstanta ludisto. Pro lia bona ludo en 1996, PFA nomumis lin al Juna Ludisto de la Jaro.

Li partoprenis en 1998 la Futbalan mondpokalon, sed dum ludo kontarŭ Argentinio, li ricevis ruĝan karton. Pro tio lin trafis poste vivminacoj.

Li gajnis en la sezono Az 1998/99 kun la futbalklubo la Anglan ĉampionecon, la FA-pokalon kaj Ligon de la Ĉampionoj. Tio estis lia plej sukcesa jaro.

Li geedziĝis dum la sezono de 1999/2000 kun Victoria Beckham, naskiĝis ilia unua filo Brooklyn Beckham.

En 2002, al li rompis la maldektra piedo, li partorpenis la Mondpokalon.

Li ludis entute 266-foje dum 11 jaroj ĉe la Unitedn kaj akiris 61 golojn, 6 anglajn ĉampionecojn, 2 FA-pokalojn, 1 UEFA-pokalon Ligo de la Ĉampionoj kaj 1 Pokalon FA Youth.

[redakti] Ĉe Real Madrid

Li ŝanĝis al Real Madrid la 1-an de julio 2003 je 35 milionoj da eŭroj. Kvankam la hipsanoj ŝatis lin, lia teamo ne povis gajni ĉampionadon.

Li ŝanĝis en 2007 al la usona LA Galaxy je rekorda sumo.

[redakti] Privata sfero

Li ekrandevuis en 1997 kun Victoria Adams, tiama membro de Spice Girls. Ili geedziĝis en la kastelo Luttrellstown, Irlando, la 4-an de julio 1999. Iliaj filoj estas Brooklyn Joseph Beckham (1999), Romeo James Beckham (2002) kaj Cruz David Beckham (2005).

Li kaj lia edzino estas ĉiamaj partoprenantoj de la altsociaj medioj, ili ĉiam aperas en klaĉgazetoj.

[redakti] Links


David Beckham - pro sia populareco - ankaŭ akiris bonpagajn reklamkontraktojn.


system wymiany linków wymiana linkami system wymiany linków wymiana linkami tanie kredyty gotówkowe kreatyna Plaza 3 star hotel Los Angeles krynica noclegi Sejm Tyk