|
|
Vikipedio:Bonvenon al la VikipedioTiu ĉi paĝo provas doni al vi koncize la plej gravajn informojn pri Vikipedio.
[redakti] PrincipojVikipedio estas libera enciklopedio. Libera, tio signifas
Kiu rajtas kontribui? Ĉiu, kondiĉe, ke li aŭ ŝi respektas niajn regulojn. La plej gravaj reguloj estas:
Vi rajtas kontribui sen aliĝo (registriĝo), tamen oni tre rekomendas tion al vi. Kiel registrita uzanto ("vikipediisto") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki kun vi. Vi rajtas resti anonima, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:
La Oftaj demandoj klarigas al vi multajn aliajn bazajn aferojn pri Vikipedio. Eble vi interesiĝas ankaŭ pri respondoj al kritikoj pri Vikipedio. [redakti] Esperantlingva kaj aliaj vikipediojLa Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Nun (aŭgusto 2008) ĝi ankoraŭ estas inter la 20 gvidaj lingvaj versioj kun 102 846 artikoloj!!! Ankaŭ vidu: Internacia Vikipedio. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn! La vikipedio estas grava por Esperantujo:
Se vi volas helpi diskonigi la vikipedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj kiel disvastigi la vikipedion. Vidu ankaŭ: Vikipedio:Vikipedio kaj Esperantio. [redakti] Unuopaj aferoj[redakti] RegistriĝiVi povas redakti sen registriĝi, aŭ fariĝi registrita vikipediisto kun vikipediistaj konto, nomo kaj paĝo (senpage). Post registriĝo vi povas "ensalutu". Elektu vikipediistan nomon (ankaŭ nomata "salutnomo"). Ĝi ne estu ofenda. Vi povas uzi vian personan nomon, voknomon, aŭ simple vorton kiun vi ŝatas. Estas je via elekto ĉu vi restas anonima aŭ mencias sur la vikipediista paĝo vian veran nomon (kiel faras multaj). Respektu vi la anonimecon de aliaj vikipediistoj, kiuj evidente preferas tion. [redakti] Redakt(et)i artikolonSe vi vidas plibonigendan artikolon (laŭ iuj homoj tio estas ĉiuj, ĉu ne?) kaj kuraĝas redakti, vi bonvenas klaki "redaktu", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon aŭ ekzemple verki novan alineon. Ĉiuj, kiuj laboras en la Vikipedio aŭ interesiĝas pri ĝi, plu influos ĝian evoluon. (Se vi timas tion, eble komence ne verku tro multe kaj unue atendu dum kelkaj tagoj, ĉu iu alia kontraŭstaros al via redaktado.) [redakti] Krei novan artikolonSe vorto aŭ frazo estas markita kiel ligilo, sed havas ruĝan koloron (anstataŭ la kutiman bluan koloron), tio signifas, ke neniu paĝo ekzistas pri tiu temo. Tiam vi povas verki artikolon pri tiu temo! Simple alklaku la ruĝan ligilon, kaj aŭtomate kreiĝas nova paĝo, kiun vi povas ekredakti. [redakti] Uzi la diskutpaĝonĈiu artikolo havas propran "diskuto"-paĝon. Do, se vi timas redakti paĝon, skribu vian komenton aŭ proponon en la koncernan "diskuto"-paĝon. Foje vi vidas ke la ligilo ankoraŭ estas ruĝa, do la diskutpaĝo ankoraŭ ne ekzistas; simple surklaku kaj vi kreas ĝin. Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi kio staras en la diskutpaĝo. [redakti] Vidu ankaŭ |