|
|
1937
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1937 post Kristo okazis, interalie:
- 29-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Kreita Esperanta Departemento de Brazila Spiritisma Federacio.
- Fondiĝis San-Paŭla Esperanto-Klubo.
- Likvido de Sovetrespublikara Esperantista Unio. en Sovetio per disvolviĝo de granda aresto-serio oni likvidis la „internacian spionan organizaĵon” Sovetrespublikara Esperanto-Unio. *1-a de aŭgusto: Vselovod Ivanov arestita.
- Oni malpermesis hungarian disvastigon de la hispana respublikana revuo Popola Fronto. Ĝis 1938 oni malpermesis la disvastigon de 40 Esperantaj kaj 4 Ido-lingvaj eldonaĵoj. Tio okazis ne kontraŭ Esperanto, sed ofendis tiujn, kiuj preferis infomiĝi en tiu lingvo.
- Ferenc Braun Esperantista presisto, komisiito de la Eldonejo Literatura Mondo alvenis en Ŝanhajon kun la celo prepari transloĝiĝon de la eldonejo al Fora Oriento, kie la antisemitismo estis tute malgrava fenomeno. Post 13 tagoj Japanio atakis Ĉinion kaj okupis ankaŭ Ŝanhajon. Braun tre malfacile fuĝis al Hongkongo, kie li ekorganizis la presadon. Kelkaj Esperanto-lingvaj eldonaĵoj jam aperis, kiam venis pliaj palgoj. La fondinto-posedanto de Literatura Mondo, (la juddevena) Vilmos Bleier, fuĝinta el Hungario tiun tagon mortis en Parizo, kiun la germanaj trupoj okupis ĝin. Krome kiam milita stato estiĝis inter Hungario kaj Britio, Braun iĝis ŝtatano malamika kaj la angloj ĵetis lin en koncentrejon. Kvankam la japanoj okupantaj la urbon liberigis lin, finfine la urbon reokupis la angloj. Dum la militeventoj malaperis aŭ neniiĝis ĉiuj esperantaĵoj (inter ili ekzemple la jam en foliojn presita Dekameron de Bocaccio). Tiel finiĝis la „posthistorio” de Literatura Mondo.
- Jarfine oni arestis, iam poste mortkomdamnis kaj ekzekutis ankaŭ József Batta, estintan redaktoron de Internaciisto, organo de Internacio de Proletaj Esperantistoj en Berlino ĝis la nazia potencpreno.
- Linhart Rýznar kaj Karl Sigurethsson eklernis Esperanton.
- 30-a de januaro: Vanessa Redgrave, brita aktorino
- 31-a de januaro: Philip Glass, usona komponisto
- 20-a de februaro: Robert Huber, germana kemiisto
- 21-a de februaro: Haroldo la 5-a, reĝo de Norvegio
- 22-a de marto: Angelo Badalamenti, usona komponisto de filmmuziko
- 30-a de marto: Warren Beatty, usona aktoro
- 22-a de aprilo: Jack Nicholson, usona aktoro
- 28-a de aprilo: Giacomo Rizzolatti, itala neŭrologo
- 28-a de aprilo: Saddam Hussein, prezidento de Irako (m. 2006)
- 8-a de majo: Thomas Pynchon, usona verkisto
- 29-a de majo: Misora Hibari, japana kantistino
- 25-a de julio: Colin Renfrew, brita arkeologo
- 8-a de aŭgusto: Dustin Hoffman, usona aktoro
- 18-a de aŭgusto: Robert Redford, usona aktoro
- 21-a de aŭgusto: Donald Dewar, ĉefministro de Skotlando (m. 2000)
- 28-a de aŭgusto: François Béranger, franca kantisto (m. 2003)
- 30-a de septembro: Jurek Becker, germana verkisto (m. 1997)
- 8-a de novembro: Hans Bakker, nederlanda esperantisto
- 30-a de novembro: Tom Simpson, brita biciklisto (m. 1967)
- 21-a de decembro: Jane Fonda, usona aktorino
- Victor Sadler, brita esperantisto kaj akademiano
- 13-a de januaro: Martemjan Rjutin, sovetia politikisto (n. 1890)
- 15-a de marto: H. P. Lovecraft, usona verkisto (n. 1890)
- 25-a de marto: John Drinkwater, brita verkisto (n. 1882)
- 28-a de majo: Alfred Adler, aŭstra psikologo (n. 1870)
- 2-a de julio: Amelia Earhart, usona pionira aviadistino (n. 1897)
- 11-a de julio: George Gershwin, usona komponisto (n. 1898)
- 11-a de aŭgusto: Edith Wharton, usona verkistino (n. 1862)
- 14-a de septembro: Tomáš Garrigue Masaryk, ĉeĥoslovaka prezidento (n. 1850)
- 15-a de oktobro: Eŭgeno Miĥalski, ukraina esperantlingva poeto (n. 1897)
- 19-a de oktobro: Ernest Rutherford, angla fizikisto (n. 1871)
- 9-a de novembro: Ramsay MacDonald, ĉefministro de Britio (n. 1866)
- 24-a de novembro: Vselovod Ivanov, ukraina esperantisto (n. 1900)
- 9-a de decembro: Gustaf Dalén, sveda fizikisto (n. 1869)
- 28-a de decembro: Maurice Ravel, franca komponisto (n. 1875)
- Ernest Drezen, latva esperantisto (n. 1892)
|