Ŝraŭbo

Ŝraŭboj kun ŝraŭbeco M4
Ŝraŭboj kun ŝraŭbeco M4
Ŝraŭboj kun ŝraŭbeco M6
Ŝraŭboj kun ŝraŭbeco M6
unudirekta ŝraŭbokapo
unudirekta ŝraŭbokapo

Ŝraŭbo estas cilindra tigo el metalo, plasto k.s., kiu estas provizita ĉe unu fino per kapo, kaj ĉe la alia per helica kanelo (foje tiu alia fino estas konuse pintigita) .

Ŝraŭbo (krom la senfina ŝraŭbo, vidu sube) ĉiam uziĝas kun komplementa parto, kiu enhavas truon, same helice kaneligita, sed "kave", tiel ke, kiam okazas rotacia movo de unu peco rilate la alian, samtempe okazas translata movo laŭ la rotacia akso de ambaŭ pecoj.

Tiu komplementa parto, kiu ingas la ŝraŭbon, estas jen fabrikata antaŭ la uzado de la ŝraŭbo (ŝraŭbino, ŝraŭbingo - tiukaze vidu bolton), jen estas realigita per la ŝraŭbo mem, okaze de ĝia unua uzado (en ligno, lado...).

La ĉefa uzado de tiuj sistemoj estas realigi kunligadon kompleta, rigida, malmuntebla, de pecoj, kiuj estas trutrapasitaj de la ŝraŭbo, premataj inter ties kapo kaj la sraŭbinigita peco (kiu mem ĝenerale estas elemento de kunligita pecaro).

La rotacio de la ŝraŭbo ĝenerale povas efektiviĝi nur per specialaj iloj (ŝraŭb-turniloj), nome ŝraŭbilojboltiloj kaj pro tio la kapo de la ŝraŭbilo ne nur devas konsistigi la obstaklon, sed plie devas ricevi formon, ebligantan la uzadon de la ŝraŭb-turniloj.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo pri "Ŝraŭbo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ŝraŭbo sub la gloso Screw
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


SEO Tools system wymiany linków wymiana linkami tanie kredyty gotówkowe kreatyna Plaza 3 star hotel Los Angeles krynica noclegi Sejm Tyk