|
|
Ĝermolisto de aŭstraj esperantistojTiu ĉi artikolo estas ĝermoj de aŭstraj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de aŭstraj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
[redakti] A[redakti] B[redakti] Erwin Gerhard BernfeldErwin Gerhard BERNFELD, aŭstriano, germano, ŝtata oficisto en Wien. Nask. 10 nov. 1891 en Wien, mortis 1966 en Wellington, Nov-Zelando. Esperantisto de 1924, sekretario en grupo "Ofichavantoj"-Wien, prezidanto ĉe "Aŭ. Pacifista Soc. E"-Wien. Depost 1926 ĉefdelegito de UEA por Aŭstrio ĝis 1934 [redakti] Franz BraunFranz BRAUN, aŭstro-germano, iama financa ĉefadministranto, en Rodaun ĉe Wien. De multaj jaroj funkciulo en UEU-Wien. Kunlaboranto de Aŭ. E-isto. [redakti] Johann BürgerJohann BÜRGER (1898 - mortis la 4-an de aŭgusto 1992 en Linz) estis longtempa estrarano de la Aŭstria kaj honora membro de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. [redakti] Ottilie BürgerOttilie BÜRGER mortis la 10-an de novembro 2001 en sia 92-a vivjaro. Ŝi estis multjara membrino de la E-grupo en Linz, Aŭstrio. [redakti] C[redakti] Anton CasariAnton CASARI (kasari), aŭstro-germano, doktoro, profesoro mezlerneja en Wien. Kunverkis la unuajn ministerie aprobitajn lerno- kaj legolibrojn por aŭstriaj lernejoj, 1927, 1929. [redakti] Ĉ[redakti] D[redakti] E[redakti] F[redakti] Rudolf Fischer
Rudolf FISCHER estis aŭstria Esperantisto, iama prezidanto de Aŭstria Socialista Ligo Esperantista. En 1964 li verkis la enkondukan germanlingvan artikolon de la denove aperinta organo de ASLE "La Socialisto". La nuna prezidanto de Aŭstrio : Heinz Fischer, kiu mem estas Esperantisto kaj membro de ASLE, estas lia filo. [redakti] Hellwig FlaschEdE-F Hellwig FLASCH (flaŝ), Brunhilde, aŭstro-germanino, d-ro, prof. en Vieno. Naskiĝis en la 15-a de marto 1896 en Suczawa (tiam Bukovino). Ŝtata ekzamenkomisionano por Esperanto, de 1928. Kunlaboranto de Aŭstra Esperantisto kaj antaŭe de AKLE-Informoj. Originalaj poemoj kaj tradukaĵoj. [redakti] G[redakti] Anton GoldmannAnton GOLDMANN, aŭstro-germano, urba sekretario en Stab, ČSR. Naskiĝis en la 3-a de februaro 1889 en Probsdorf? ĉe Vieno. E-isto de 1922. Aranĝis kursojn en popolaltlernejo de St. Pölten, 1923-26; Kunfondis EG samloke. Verkis germanan flugfolion en 10.000 e-roj. [redakti] Peter K. GeierPeter K. GEIER (gajer), aŭstro-germano. Vivis en Graz kaj mortis kiel soldato en 1914. En 1908 kunfondis en Graz int. klubon "Junaj Esperantistoj". [redakti] Ĝ[redakti] H[redakti] Oswald HaselbauerOswald HASELBAUER (1909 - mortis la 13-an de junio 2001 en Linz, Aŭstrio) estis iama delegito kaj fakdelegito pri turismo, longtempa klubestro. Ekde la 30-aj jaroj li aktivis en la regiono de Braunau, prizorgante multajn kursojn. [redakti] Max HollingerMax HOLLINGER (1923-2004) mortis la 30-an de decembro en Linz, Aŭstrio. Li aktivis ĉefe en SAT-rondoj, kie li interalie animis la liberpensulan frakcion, kaj organizis tri SAT-kongresojn. [redakti] Rudolf HorneckRudolf HORNECK [hornek] estis aŭstra esperantisto, direktoro kaj posedanto de komerca lernejo (en Grazo), kie ankaŭ Esperanto estis instruata. Li multe varbis por Esperanto kaj gvidis kursojn. [redakti] Johann HubalekJohann HUBALEK (1904 - mortis la 25-an de oktobro 1992 en Edlach, Aŭstrio) estis UEA-delegito pri turismo, mastro de Esperanto-gastejo. [redakti] Ĥ[redakti] I[redakti] J[redakti] Hans JunschafferHans JUNGCHAFFER (jungŝafer), aŭstro-germano, fakinstr. en Ried i I. Bona prop-isto, gvidanto de EG. Verkis prop. libreton. [redakti] Adele JonasAdele JONAS (naskiĝis 1899 - mortis 92-jara, la 24-an de julio 1974) estis aŭstra esperantisto kaj longtempa membro de Aŭstra Esperantista Federacio. Ŝi estis la fratino de la esperantista ŝtatprezidanto Franz Jonas. [redakti] Ĵ[redakti] K[redakti] Klaus KarnerD-ro Klaus KARNER (naskiĝis en 1943; mortis la 27-an de majo 2005) estis aŭstra esperantisto kaj peranto de SAT en Aŭstrio, kiel sia patro antaŭe, kaj dum lastaj jaroj instruis Esperanton en la Universitato de Innsbruck. [redakti] Roland KÜHBACHERRoland KÜHBACHER (kübaĥer), aŭstro-germano, Prezidinto de Esperanto-Klubo Innsbruck. Bona propagandisto; kursgvidanto. [redakti] L[redakti] Maria LoibelMaria LOIBEL (mortis la 28-an de februaro 1975 en Vieno, Aŭstrio) estis kasistino de Aŭstria Esperantista Federacio. Ŝi estis kasisto ankaŭ en la Loka Kongresa Komitato de la 55-a UK 1970 en Vieno. [redakti] M[redakti] Ernst MajtaniĉErnst MAJTANIĈ (1908 – 12-a de julio 1993 en Vieno) estis aŭstra esperantisto kaj UEA-delegito, fakdelegito, kaj dum jardekoj ĉefdelegito de Aŭstrio. [redakti] Josef ManningerProf. Josef MANNINGER (naskiĝis en 1920, mortis en 2003 en Graz) estis aŭstra esperantisto kaj dumviva membro. [redakti] Herbert MärzHerbert MÄRZ (1929-1995) mortis la 30-an de oktobro en Vieno. E-isto ekde 1947, li oficis en Internacia E-muzeo de Vieno de 1966 ĝis 1987. Li verkis Biblioteka Manlibro (1979) kaj la libreton Esperanto in der Praxis. En 1967 li kunfondis Aŭstrian E-Movadon. [redakti] Moritz MeislederMoritz MEISLEDER (majsleder), aŭstro-germano, policinspektoro. Prez. de EG en Linz. Kursoj ĉe la polico kaj fervojo. [redakti] Arnold MimbeckArnold MIMBECK (minibek), aŭstrogermano, d-ro, jura kaj fil., komercministeria konsilanto. Naskiĝis en la 15-a de julio 1878 en Linz, Tirolo, mortis en la 17-a de julio 1930 en Vieno. Prez. de la l6-a UK en Vieno, 1924. [redakti] N[redakti] O[redakti] P[redakti] Leopold PatekLeopold PATEK [LEopold PAtek] estas aŭstra emerita fervojisto kaj vivas en Klosterneuburg, Malsupra Aŭstrio. Naskiĝis la 10an de februaro 1937 en Klosterneuburg, esperantiĝis en 1970 per koresponda kurso de AFEF kaj fariĝis AFEF-membro. En 1992-1995, 1995-1998 kaj 1998-2001 li estis komitatano (A) de UEA. Li agadas kiel ĉefdelegito de UEA por Aŭstrio, estas estrarano de AEF kaj verkas redaktante la AFEF-gazeton Bulteno - Aŭstria Fervojisto. [redakti] Q[redakti] R[redakti] S[redakti] Hans StruskaHans STRUSKA, aŭstro-germano, lernejdir. iama en Wien. Estis Volapükisto, en interrilato kun Schleyer. Laboris por E en Organizo de Ofichavantoj-Wien kaj en la landa organizo en diversaj funkcioj. [redakti] Ŝ[redakti] T[redakti] U[redakti] Ŭ[redakti] V[redakti] W[redakti] Karl WannekKarl WANNEK (vanek), aŭstro-germano, dir. de fabriko. Estis prez. de EG en Linz kaj de AEA. Multe klopodis por reunuigo de la E-movado en Aŭstrio. [redakti] X[redakti] Y[redakti] Z |