IlojAliaj lingvoj
|
Ĉinaj lingvojLa ĉinaj lingvoj (中文 Pinyin: Zhōngwén, 汉语(simpligita)/漢語(tradicia) Hànyǔ, 华语/華語 Huáyǔ) estas subgrupo de la ĉinotibeta lingvaro. Se oni konsideras la ĉinajn lingvojn kvazaŭ unu lingvo, ĝi estas la plej parolata lingvo: Proksimume 1,2 miliardoj da homoj parolas ĉinan lingvon, do unu kvinono de la homaro. La parolantoj loĝas ĉefe en la kontinenta Ĉinio kaj la regionoj Tajvano, Hongkongo kaj Makao. Pli ol 70% de singapuranoj uzas la simpligitan ĉinlingvon. Krome, ĉinaj minoritatoj ekzistas en kelkaj sud-orient-aziaj landoj. Ekzistas du manieroj skribi la ĉinan lingvon: La simpligita skribo kaj la tradicia skribo. Kvankam la simpligita skribo simpligis la signojn (do ofte malgrandigis la nombron de uzendaj strekoj), ĝi al kelkaj ne estas pli facila, ĉar ĝi ofte malebligas kompreni kompleksajn signojn kiuj naskis el kunigo de pluraj aliaj signoj.
[redakti] NormlingvoKiam la plejmulto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la normlingvon (alinome "mandarena"). La normĉina nomiĝas 普通话 pǔtōnghuà ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la normĉina en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la normĉinan kiel unuan lingvon en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homojn, kiuj parolas la lingvon kiel duan lingvon, estas 1053 milionoj da parolantoj de la normĉina en la mondo. [redakti] DialektojOni kutimas konsideri la ĉinajn lingvojn unu lingvo, kiu enhavas multajn dialektojn. Fakte, la diferenco inter la ĉinaj dialektoj kelkfoje estas kvazaŭ la diferenco inter latinidaj lingvoj, kaj parolantoj de diversaj ĉinaj dialektoj apenaŭ povas paroli unu al la alia. Ili tamen povas uzi ĉinan skribon por interkompreniĝi. Lingvistikistoj konsideras la ĉinan lingvaron aro de almenaŭ ses diversaj lingvoj. En simpla modelo, la ĉinaj dialektoj apartiĝas en du grupoj: [redakti] La nordaj dialektoj北方话 (nova), 北方話 (tradicia), pinyin : Běifānghuà [redakti] La sudaj dialektojIli havas pli da komunaj eroj kun la klasika ĉina lingvo. Unu vasta suda dialekto estas ekzemple la kantona, kiu estas parolata en Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni la lingvon de homoj de Pekino. Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo. Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Ĝjangŝjio (Gan, ĉine) 32.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la sudmina 45.000.000. [redakti] Lingva strukturoLa ĉinaj lingvoj estas izoligaj lingvoj. La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Unu ideogramo estas legata kiel unu silabo kaj havas unu signifon. La vortoj ne ŝanĝiĝas (ekzemple laŭ vortspeco), sed la gramatika rilato inter la vortoj estas decidita per la sinsekvo ene de la frazo. Ekzemple (mandarene) : 我爱她。 Wǒ ài tā. = Mi amas ŝin. Tamen certaj lingvoj (ekzemple la sudmina) estas skribitaj per la latina alfabeto kun aldonoj. La ĉinaj lingvoj enhavas kvar tonojn. Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. [redakti] Ĉinaj vortoj en EsperantoVejĉio (sinonimo por Goo), uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo) [redakti] Literaturo
aŭtoro : Lu Ĉŭanbiaŭ, esperantigita de Fan Jizu [redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligoj
|